It will be shipped from our warehouse between Monday, July 01 and Tuesday, July 02.
You will receive it anywhere in United States between 1 and 3 business days after shipment.
Leteroj al juna poeto (Traduko al Esperanto) (in Esperanto)
Rilke, Rainer Maria
Synopsis "Leteroj al juna poeto (Traduko al Esperanto) (in Esperanto)"
La libro enhavas la kolekton de famaj dek leteroj skribitaj de la poeto Rainer Maria Rilke (1875-1926) al Franz Xaver Kappus (1883-1966), 19-jara kadeto en Vieno kun literaturaj ambicioj. Kappus korespondis kun la poeto de 1902 ĝis 1908 serĉante konsilojn pri la kvalito de sia poezio. En siaj leteroj, Rilke respekteme rifuzas recenzi aŭ kritiki la poezion de Kappus, sed anstataŭe konstatas ke "neniu povas konsili kaj helpi al vi, neniu. Ekzistas nur ununura rimedo. Observu vian intencon. Esploru la motivon, kiu devigas vin verki; ekzamenu, ĉu ĝi etendas siajn radikojn en la plej profundan lokon de via koro; konfesu al vi, ĉu vi devus morti, se estus al vi malpermesate verki..." Rilke, en la dek leteroj, klarigas al Kappus sian opinion, kiel poeto devus lerni senti, ami, serĉi la veron en sia provado kom-preni kaj sperti la mondon ĉirkaŭ si. La leteroj ofertas enrigar-dojn en la idearon de Rilke kaj en lian labor-pro-cezon. La "Leteroj al juna poeto" estas la plej ofte legita libro de Rilke. Ĉiu poeto, ankaŭ la poetoj verkantaj en Esperanto, legu ĉi tiujn leterojn - por profiti de la konsiloj kaj opinioj de Rilke, unu el la plej grandaj kaj respektataj en sia fako.